Gävleborgs län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas la plej grandan parton de la historia provincoGestricio kaj Helsinglando, kaj krome ankaŭ kovras parton de Darlekarlio. Administra centro de la provinco estas la urbo Gävle. Fine de 2024 en la provinco vivis 284 717 loĝantoj sur areo de 18 198,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km².