La blazonon en 1862 kreis la princo Uelongatoni Ngu Tupou kune kun la kristana pastro Shirley Baker kaj ekde tiam estas la ŝtata blazono de Tongo.
Priskribo
La blazono de Tongo montras kvaronigitan blazonŝildon, kiu estas ĉirkaŭita de oraj ornamaĵoj.
En la unua, ora blazonoparto videblas tri sespintaj arĝentaj steloj. Ĝi staras por la tri ĉefaj insularoj Tongatapu, Ha'apai kaj Vava'u.
En la dua, ruĝa blazonoparto montratas reĝa krono. Temas pri la reĝa krono de Tongo kiel simbolo de la monarkia ŝtata strukturo.
En la tria, blua blazonoparto flugas blanka kolombo kun verda branĉo da mirto (laŭ iuj alternativaj klarigoj temu pri olivarba branĉo) en la beko. Ĝi reprezentas pacon, unuecon kaj kristanecon.
En la kvara, ora blazonoparto interkruciĝas tri glavoj. Ili staras por la tri reĝaj dinastioj Tu'i Tonga, Tu'i Ha'stakalaua kaj Tu'i Kanokupolu, el kiuj devenas la reganta reĝa familio.
Sur la arĝenta korforma ŝildo situas blanka sespinta stelo kun ruĝa kruco. Tiu kruco identas kun la kruco en la ŝtata flago.
La motivoj de la blazono ripetiĝas iom variigite en la reĝa standardo.