Bischwiller (origine germaneBischweiler, prononco [BIŜvajla] - Weiler estas vilaĝeto) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departementoBas-Rhin, kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regionoGrand Est. La komunumo etendiĝas sur 17,25 kvadrataj kilometroj kaj havis 12 435 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021.
Geografio
Bischwiller situas 7 kilometrojn sudoriente de Haguenau (Hagenau), kaj proksimume 9 kilometrojn okcidente de la rivero Rejno.