Munster (origine germaneMünster respektive plene Münster im Elsaß kaj alzaceMinschter) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departementoHaut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regionoGrand Est. La komunumo etendiĝas sur 8,64 kvadrataj kilometroj kaj havis 4 709 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2022.
Origine en Munster, poste en la loĝloko Stosswihr 3 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Munster, loĝas la esperantisto Edmond Ludwig, kiu ekde la 1980-aj jaroj motoras ne nur la Esperanto-grupon de Munster, sed ankaŭ signife kontribuas al la Esperanto-grupo de Colmar. En Munster okazis pluraj regionaj Esperanto-renkontiĝoj - kiel unu el multaj ekzemploj menciiĝu la historia 43-a kongreso de la orientfranca Esperanto-federacio la 5-an kaj 6-an de majo 1984.