La administra distrikto Berno-Mezlando (germane Verwaltungskreis Bern-Mittelland) estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 385 872 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefurbo estas Ostermundigen.
Geografio
La administra distrikto Berno-Mezlando pli-malpli kongruas kun la aglomeraĵo de la kantonĉefurbo Berno. Ĝi estas la plej popolriĉa administra unuo de la kantono, kiu entenas pli ol trionon de la tuta kantona loĝantaro.
Historio
La nova administra distrikto Berno-Mezlando estis fondita kadre de la reformfo de la malcenta administracio de Kantono Berno kun efiko de la 1-a de januaro 2010, per kunigo de la iamaj distriktoj Berno, Konolfingen, Laupen, kaj pluraj komunumoj de la iamaj distriktoj Fraubrunnen kaj Seftigen kaj po unu komunumo de la iamaj distriktoj Aarberg kaj Burgdorf.
Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando
La administra distrikto Berno-Mezlando konsistas (stato en 2012) el 96 komunumoj, el kiuj la kantonĉefurbo Berno estas la plej granda. Jen la listo:
Iamaj komunumo de la administra distrikto Berno Mezlando
Eksteraj ligiloj