Laŭ la tradicio, en la 4-a jarcento la preĝejo estis konstruita apud la piedoj de monteto sur la bordoj de la rivereto Mungoneo, ekster la urbomuroj, kie ordinare estis konstruitaj la preĝejoj tiun epokon, en la romiaj urboj.
En la jaro 393 en la ĉeesto de la episkopo de Milano (poste Sankta Ambrozio) okazis la inaŭguro de la preĝejo, kiu estis dediĉita al la sankta Laŭrenco, torturita en la daŭro de la persekutoj faritaj de la imperiestro Valeriano. Unua episkopo de Florenco estis Zenobio (poste Sankta Zenobio), kiu postmorte entombiĝis en la preĝejo.
Dum 300 jaroj la preĝejo estis katedralo de la urbo, tamen, pli poste, oficiala sidejo de la episkopo iĝis la nuntempe vaste konata preĝejo “Katedralo Santa Maria del Fiore”, kromnomita “la Duomo”.
En la jaro 1419 la banko de Mediĉoj subvenciis la rekonstruadon de la preĝe-jo. La fama arkitekto de la Florenca Renesanco Filipo Brunelesci komencis la konstruadon, kiu estis daŭrigita de la arkitekto Antonio Maneti. Ekde tiam la preĝejo iĝis la familia tombejo de Mediĉoj. Kvankam la lasta ano de la familio Ana Maria Luiza de Mediĉoj multe klopodis fini la konstruon de la ekstera fronto de la preĝejo, tio neniam okazis pro financaj problemoj.
Indikaj partoj de la preĝejo
Ĝi estis starigita kiel kapeleto kaj en la daŭro de la jaroj ĝi iĝis granda kaj mirinda konstruaĵo, kiu entenas krom la ĉefa preĝejo, asketĉelojn, kapelojn, kaŝejojn, tombokelojn kaj bibliotekon.
La konstruado de la Malnova Sakristio estis komencita en la jaro 1421 kaj poste ĝi estis unuigita kun la ĉefa preĝejo en 1459. La alirejo estas interne de la ĉefa preĝejo. ĜI estis skizita en perfekta kvarangulo de Filipo Brunelesci, kiu uzis korintajnkapitelojn kiel subtenilojn de la kupolo. Oni povus rimarki karakterizajn specimenojn de bizanca arkitekturo, kiel en la ornamaĵoj. Donatelo faris ankaŭ skulptartaĵojn en la ĉambro, en kies centro estas la tombejo de la familio de Mediĉoj.
Nova Sakristio
La konstruado estis komencita en la jaro 1520 de Mikelanĝelo, kiu ankaŭ skizis la cenotafojn de la familio.
La kapelo de Mediĉoj
Ĝi estas la plej bela kaj fama parto de la preĝejo. Temas pri okangula ĉambro, 28 metrojn larĝa, kiu estas kompletigita per mirinda kupolo, 59 metrojn alta, ĉio tio ĉi farita laŭ la skizado de Filipo Brunelesci. La enirejo estas ek-stere, ĉe la placo "Piaza Madona degli Aldobrandini".
La kapelo estis konstruita kiel ekspancio de la ĉefa preĝejo super la tom-bokelo. Tiu ĉi kaŝejo estis pli frue konstruita de Bernardo Buontalenti kaj celis la sekurecon de la mortintoj de la familio de Mediĉoj. En ĝi troviĝas kvindeko da tomboj de homoj el la familio Medici, kiu regis en tiu urbo inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj. Por la monumento, Mikelanĝelo skulptis per plej pura marmoroalegoriojn pri la tempo: Matenkrepusko, Aŭroro, Tago kaj Nokto. La tuta ensemblo celis elstarigi la potencon de tiu historie grava familio.
Ĉe la centro de la atrio estas loko destinita al la metado de la Sankta Tombo, tamen la loko neniam estis tiacele uzita ĉar ĉiuj klopodoj por ŝtelado aŭ aĉeto de la Sankta Tombo malsukcesis.