Barranquitas - prononco [baranKI:tas], per la Internacia Fonetika Alfabeto[baraŋˈkitas] - estas malgranda montara municipo en Porto-Riko, situanta centre de la insulo. La loknomo Barranquitas estas etimologie komprenebla kiel Ravinetoj, kaj tio aperas simbole en la blazono.
Fine de 2020 en la komunumo vivis 28 983 loĝantoj sur areo de 86,01 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 337 loĝantoj/km².
Mezume la municipa teritorio situas 603 metrojn super la marnivelo. La samnoma ĉefa loĝloko de la municipo fondiĝis en 1803.