Ĝiaj scienca kaj Esperanta nomoj memorigas la botanikiston William Baxter (mortinta en 1836) kiu kolektis plantojn en la koncerna regiono.
Priskribo
Ĝi estas mez-dimensia arbo kiu povas atingi altecon de 40 metroj. La kruda fibra arboŝelo estas kolore griza-bruna. La junecfolioj estas 8 cm larĝaj kaj 13 cm longaj, dum la ledecaj maturecfolioj etas 3 cm larĝaj kaj 13 cm longaj kaj laŭforme oblongaj kaj kolore verdaj. La florado okazas de decembro al aprilo kaj la blankaj abundaj floroj havas diametron de 2 cm.
angle Elliot, Rodger W.. (1992) Encyclopaedia of Australian Plants Suitable for Cultivation: Vol. 4: Eu-Go. Port Melbourne: Lothian Press, p. 31. ISBN 0-85091-213-X.
angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 170–171. ISBN O 642 98480 8