Bad Doberan estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la federacia landoMeklenburgo-Antaŭpomerio, borde de la Balta Maro. Ĝis la 4-a de septembro 2011 la urbo estis la administra centro de samnoma distrikto Bad Doberan, sed de tiam apartenas al nova, pli granda distrikto Rostock, kies administra centro fariĝis la urbo Güstrow. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 12755 loĝantojn.