Bálint LÉPES [lEpeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lépes Bálint estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, abato, verkisto, kanoniko, preposto. Éi estis grava figuro de la hungara kontraŭreformacio.
Bálint Lépes [1] naskiĝis en 1570 en Győr. Li mortis la 6-an de majo 1623 en Győr.
Biografio
Bálint Lépes lernis en sia naskiĝurbo, Nagyszombat, Vieno. En 1589 li iĝis preposto en Csorna, en 1593 kanoniko en Esztergom. Baldaŭe li estis predikisto en Sopron, dume li havis diversajn titolojn. En 1602 li estis nomumita abato. En 1604 li ricevis diplomatian taskon en Pollando, hejmenveninta li partoprenis en la juĝado. Unua li estis elektita episkopo en 1606, post 3 jaroj li estis episkopo de Veszprém (urbo), krome li plenumis la saman titolon en Nyitra, Fine li iĝis ĉefepiskopo en Kalocsa. En 1620 li denove estis diplomato en kortumo de Gabrielo Bethlen. Liaj verkoj apartenas al la komenca periodo de la hungara baroko.
Elektitaj publikaĵoj
- Imádságos könyv (Libro preĝeja), (1615)
- Az halando es iteletre menendoe tellyes emberi nemzetnek Fenyes Tükörö. Melliet ... (1616, 1771)
- Pokoltol rettenteo es mennyei bodogsagra edesgeteo Tükör... (1617, 1771)
Fontoj