Aynur Doğan (* 1-amarto1975 en Cemisgezek, Turkio) estas unu el la plej konataj kantistinoj de Turkio kaj reprezentantino de la kurda kulturo.
Aynur Doğan estas simbolo, ikono de la kurda kulturo, ĉar pere de ŝiaj tradiciaj, melankoliaj popolkantoj (Alevo-baladoj)[1] pri la vivo kaj suferado de la kurda popolo, ŝi ankaŭ disvastigas pli ol 300-jaraĝan muzikan historion[2]. La tekstoj de ŝiaj kantoj precipe temas pri virinoj kaj konas nekredeblan sukceson inter kurdoj[3].
Muzike ŝi provas miksi kurdan kun okcidentan muzikon, kreante sian propran stilon kaj interpreti sian tradician repertuaron en moderna kaj nova maniero[2].
Vivkuro
Aynur Doğan naskiĝis en la turka provinco Tunceli en Orienta Anatolio. Ŝi iris al lernejo en Tunceli kaj poste en Elazığ. Ĉe la komenco de la naŭdekaj jaroj, ŝi transloĝiĝis kun ŝia familio al Istanbulo kie ŝi studis ĉe mezlernejo.
En Istanbulo, kie kulturoj, lingvoj, tutmondaj vidpunktoj kaj muzikstiloj el la tuta mondo kunfandiĝas, Doğan ankaŭ prenis muziklecionojn ĉe Arif Sağ, muziklernejo por sazo/baglamo (tr : bağlama) kaj notkantadon. Poste ŝi studis kantadon kun Begüm Erdem kaj Aşkın Metiner.
Muzikoproduktado
En 2002 aperis ŝia unua albumo : Seyir.
Pro la filmo Gönül Yarası de Yavuz Turguls, Aynur Doğan fariĝis en 2005 la unua artistino kiu senpere kantis kurde en la turka filmo "Hejiroke". Ŝi estas ankaŭ videbla en la dokumenta filmo Istanbul Hatırası / Köprüyü Geçmek -Transiri la pontojn" de Faith Akins el la sama jaro.
Samjare ŝi alportas kantojn por la albumo Bahar de Kardeş Türkülers, samkiel por la albumo Miraz de Mikail Aslan. En 2005 eldoniĝis ŝia albumo Nupel. Ŝi kunlaboras kun pluraj famaj kantistoj interalie kun Sertab Erener (kanto Dewo Dewo)
Yüksel Yavuz, filmisto de nekomercaj filmoj (tiel nomataj '[Autorenfilm aŭtorfilmoj]') uzis ŝian kanton Keçe Kurdan (kurda knabino) en la dokumenta filmo Close-up Kurdistan.
Diskaro
Ateş Yanmayınca
2002 Seyir
2004 Keçe Kurdan (turka - Kürt Kizi "Kurda knabino")
2005 Nûpel (turka Yeni Sayfa, "nova paĝo")
2008 Güldünya Şarkıları - Çeşitli Sanatçılar (2008) kun Qumrike (Kumrucuk)