Artur Nabantino GONÇALVES de AZEVEDO, brazila verkisto, naskiĝis la 7-an de julio 1855 en San-Luis, Maranjo kaj mortis la 22-an de oktobro 1908 en Rio-de-Ĵanejro. Li estis la plej aplaŭdita, populara kaj multproduktanta brazila teatroverkisto. Nur dekkvinjara, ankoraŭ en sia naskiĝurbo, li verkis la spritan komedion "Amo per Proverboj" kiu estis prezentita la unuan fojon en la teatro São Luis kaj tuj altiris la atenton de la publiko. Poste li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kie li verkis kaj prezentigis, ĉiam kun granda sukceso, ĉiujn siajn multnombrajn teatraĵojn.
Plej famaj teatroverkoj: O Dot (La Doto), A Jóia (La Juvelo), O Oráculo (La Orakolo), Véspera de Reis na Bahia (Antaŭtago de l' Trireĝa Festo en Bahio), A Capital Federal (La Federacia Ĉefurbo) krom Amo per Proverboj.
En 1898 li publikigis en la ĵurnalo O Paiz artikolon por Esperanto kaj ĝis sia morto li ĉiam montris simpation al la Internacia Lingvo. Tiu artikolo allogis la estontan gravan esperantiston Antônio Caetano Coutinho al Esperanto.
Eksteraj ligiloj