La komunumo Arni situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la rivero Reuss sur kaldronforma altebenaĵo, kiu estas senakvigita per la rivereto Arnibach, kiu en Unterlunkhofen alfluas al Reuss.
La areo de la komunumo etendiĝas sur 3,37 km², de kiuj 0,95 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,41 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 642 m s.m., ĝia plej malalta punkto sur 517 m s.m.
Kvankam Arni situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj, ĝi bone atingeblas. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Muri al Zuriko-Wiedikon. En distanco de tri kilometroj oriente post Aesch troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj CH-A4. Tra la nova aŭtovoja tunelo sub Uetliberg oni atingas aŭtomobile la centron de la urbo Zuriko en nur 10 minutoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Arni datiĝas el la jaro 1184 kiel Arne.
La hodiaŭa komunumo Arni kreiĝis en la jaro 1983 per la disiĝo de la ĝis tiam unueca komunumo Arni-Islisberg al la du aŭtonomaj komunumoj Arni kaj Islisberg.