La arbara braĥipodio (Brachypodium sylvaticum) estas staŭdo kiu apartenas al la familio de la Poacoj.
Priskribo
La herbotufkonstituanta planto altas 50 ĝis 120 cm, kaj havas tre mallongajn rizomojn. La maldika tigo havas 4 ĝis 5 nodojn, malsupre ofte estas rompeta kaj ĉirkaŭ la nodoj forte harkovrita. La liniforma, ofte superpendanta, dise harhava folio havas tre malfortajn eĝojn. La iome malhelverda supren direktita malsupro de la folio havas briligantan, blankan meznervuron. La foliingoj estas harhavaj. La ligulo longas 3 milimetrojn.
La arbara braĥipodio floras en julio kaj aŭgusto per pliofte iome superpendanta paniklo kun 6- ĝis 15-flora, 25 milimetrojn longaj spikoj. La malsupra glumo proksimume longas 10 milimetrojn kaj ofte havas sinuan ariston, kiu estas kiel longa tiel la glumo. La supra glumo proksimume longas 8 milimetrojn. La anteroj longas 3 milimetrojn. La frukto estas kariopso.
La arbara braĥipodio estas gastiganto por la raŭpoj de la tagpapilioj multkolora dikkapulo, Thymelicus lineola, Thymelicus sylvestris kaj Lopinga achine kaj de la mikropapilioj Elachista luticomella, Elachista subocellea, Elachista gangabella, Helcystogramma lutatella kaj Micropterix schaefferi.
Parazitoj
La rustofungoPuccinia brachypodii var. brachypodii parazitas la folioj de arbara braĥipodio. Ergoto fungo parazitas ĝian ovarion. Konidioj de Sphacelia segetum produktitaj en Milium effusum kaŭzas plejofte ĉi-tiun malsanon.
germane Conert, H.J. 2000 : Pareys Gräserbuch. Die Gräser Deutschlands erkennen und bestimmen. Blackwell Wissenschafts-Verlag, Berlin, Wien. ISBN 3-8263-3327-6
germane Fischer, Manfred A. (Red.) 2005 : Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Oberösterreichisches Landesmuseum, Linz, ISBN 3-85474-140-5
germane Klapp, Ernst & Opitz von Boberfeld, Wilhelm 2006 : Taschenbuch der Gräser. 13. Auflage, Ulmer, Stuttgart, ISBN 978-3-8001-4775-5