Ŝi estis la plej multe pagita fotistino de la mondo kaj laboris por gazetoj kiel Vanity Fair, Rolling Stone kaj Vogue.[1] En 1984 ŝi ricevis premion de la Usona Asocio de Eldonistoj de Gazetoj kiel Fotistino de la jaro.[2] En 1988 ŝi ricevis premion Clio pro la reklamkampanjo de American Express. En aprilo 2000, la Kongresa Biblioteko de Usono havigis al ŝi la titolon de «Vivanta Legendo».[3] En 2005, la revuo American Photo nomumis ŝin "la plej influa fotistino de niaj tempoj".[4] En majo 2013 ŝi ricevis la Premion Príncipe de Asturias de Comunicación y Humanidades.[5]
Kvankam ŝi estas konata ĉefe pro siaj portretoj de famuloj, ŝi praktikis ankaŭ la dokumentan fotografio kaj la pejzaĝojn, dungita de la eldonejo Condé Nast Publications ekde 1993.[6][7] Ŝiaj fotoj estas reprezentataj, ekde 1977, de la agentejo de fotoĵurnalismoContact Press Images.
Privata vivo
Leibovitz havis specialan rilaton kun la prestiĝa verkistino kaj eseistino Susan Sontag, kiun ŝi konis en 1988 kiam ŝi fotis tiun por ties libro "La aids kaj ties metaforoj". Ili neniam kunvivis, sed sufiĉe proksime.[8] Sontag foje kritikis kaj premis Annie por ke tiu pli forte laboru, kaj por ke estu pli profunda kaj personeca. Fakte, kiam Leibovitz portretis Demi Moore nuda kaj graveda, estis Sontag kiu konvinkis la eldonistinon de Vanity Fair, nome Tina Brown, por ke ŝi publikigu tiun polemikan foton.[9]
Tiu rilato pluis 16 jarojn ĝis la morto de Sontag en decembro 2004. En 2006 Leibovitz konfirmis foje, ke temis pri amafero.[10][11]