Anna Bárdos [bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Anna estis hungara operkantisto (soprano), operetkantisto, primadono. Ŝia origina familia nomo estis Busch [buŝ].
Anna Busch [1] naskiĝis la 18-an de marto 1928 en Szeged, ŝi mortis la 8-an de decembro 1996 en Pécs.
Biografio
Anna Bárdos lernis en konservatorio inter 1946–1954, poste ŝi lernis private de Erzsébet Hoór Tempis. Jam pli frue inter 1952-1954 ŝi estis privata kantisto de Nacia Teatro (Szeged), tiam ŝi estis ankaŭ vicaktoro de Teatro Madách. Inter 1956 kaj 1983 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Pécs), poste ŝi pensiuliĝis. Komence ŝi ricevis primadonajn rolojn, poste ĉefrolojn. En 1959 ŝi apartenis al la fondintaj membroj de opera trupo de la Nacia Teatro en Pécs. Ŝia edzo estis dirigento en la sama teatro, en 1969 ŝi vidviniĝis. Post la vidviniĝo ŝi ne havis rolojn, tial ŝi estis simpla laboristo.
El ŝia repertuaro
Operetoj
Fontoj