Ann Miller estis usona kina, teatra kaj televida aktorino kaj dancistino. Ŝi naskiĝis je la 12-a de aprilo 1923 (nun 12-a de aprilo 1923-00-00) en Hustono kaj mortis je la 22-a de januaro 2004 en Los-Anĝeleso. Ann Miller aparte elstaris pri klakdanco. Ŝi estas plej memorita pro sia aktorado en la klasikaj holivudaj kinejomuzikaloj de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.
Ŝia fina kinrolo estis en filmo de David Lynch nome Mulholland Drive (2001).