Ann-Margret (naskiĝis la 28-an de aprilo1941 en Valsjöbyn je la nomo Ann-Margret Olsson) estas sveda-usona kantistino kaj aktorino. Ŝi estas konsiderata inter la internacie aparte konataj svedoj.
Vivo
Ann-Margret estis la sola infano de la sveda geedza paro Olsson. Post kiam la patro jam plurajn jarojn laboris kiel elektristo en Usono, en 1946 la tuta familio definitive elmigris al Usono kaj ekloĝis en Ilinojso. En 1949 Ann-Margret alprenis la usonan civitanecon.
Jam en infana aĝo ŝi havis lecionojn en kantado, danco kaj ludado de piano. En 1957 dum televida junula konkurso manaĝero de tutusona televida programo malkovris ŝin, havigis al ŝi televidajn prezentojn kaj tiel nacie ekkonatigis ŝian personon. En 1959 ŝi publikigis sian unuan vinilan diskon je kantoj. Samtempe ŝi finis la mezlernejon kaj sekve studis aktoradon en Ĉikago. Kun du kunstudantoj ŝi fondis muzikgrupon, kiu koncertis unue en Ĉikago, poste ankaŭ en Las Vegas kaj Los-Anĝeleso. Jaron poste ŝi rezignis pri plua studado kaj decidis profesie eklabori kiel kantistino.
La unuaj kantoj havis nur tre limigitan sukceson, sed en septembro 1961 ŝia kanto „I Just Don’t Understand“ iĝis unu el la plej 20 sukcesaj kantoj en Usono. Ŝia unua filma aktorado, en la produktaĵo „Pocketful of Miracles“, en 1961 estis honorigita per la Premio Ora Globo por la plej bona nova aktorino. Ĝis 1964 sekvis pluraj pliaj sukcesaj publikigoj de vinilaj diskoj. Ankaŭ la dua kineja filmo, rekreaĵo de la muzikalo „State Fair“, kie ŝi povis kombini kantadon kaj aktoradon, estis sukcesa kaj sekve ŝi pli kaj pli koncentriĝis pri aktoraj laboroj. En 1963 ŝi estis la stelulo de la filma muzikalo „Bye Bye Birdie“, parodio pri la adora kulto pri la kantisto Elvis Presley. Kun la sukcesa kantisto Elvis Presley mem ŝi aktoris en la sekva jaro kadre de la muzika filmo „Viva Las Vegas“, kaj kantis du kantojn duope kun la "reĝo de rokenrolo". Tiujare ŝi atingis la pinton de sia renomo en Usono. La filmoj de la dua duono de la 1960-aj jaroj estis malpli sukcesaj, sed en 1971 ŝi resukcesiĝis per sia rolo en la filmo Carnal Knowledge flanke de Jack Nicholson: Ŝi nomumiĝis por la Akademia Premio kaj honoriĝis per plia Premio Ora Globo. Ankaŭ kiel kantistino ŝi denove estis sukcesa. En 1972 ŝi havis fortan scenejan akcidenton, kaj necesis pluraj operacioj por ripari ŝian vizaĝon. Sed jam rapide post tio ŝi denove aktoris.
Ŝia plej granda sukceso iĝis la filmo Tommy de 1975, filmigo de la samnoma rokmuzika muzikalo de la grupo The Who, en kiu ŝi rolis la patrinon de la ĉefrolulo Tommy. Ŝi kantis, dancis, gajnis sian trian Premion Ora Globo kaj plian nomumiĝon por Akademia Premio de la kategorio "plej bona ĉefrolulino". Sekvis multaj pliaj filmoj, kaj fine de la 1970-aj jaroj ankaŭ pliaj muzikaj sukcesoj. La kariero daŭriĝis ĝis en la 21-a jarcento.