En disputata decido la Universitato de Kalifornio maldungis ŝin, ĉar ŝi estis ano de la kompartio. Davis kandidatiĝis por vic-prezidento de Usono por la kompartio en 1980 kaj 1984 kune kun Gus Hall.
En 1970 ŝi fariĝis la tria virino sur FBI listo de plejserĉataj personoj kiam ŝi estis formale akuzita pri konspiro, forkaptado kaj murdo. Ŝi evitis la policon dum du semajnoj antaŭ ol ŝi estis kaptita. Oni procesis kontraŭ ŝi sed la juĝistoj senkulpigis ŝin de ĉiuj akuzoj.