Amt Britz-Chorin-Oderberg [Amt Bric ĤoRIN O:dabeak] estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Barnim de la federacia lando Brandenburgio kaj ekestis en 1992. Komence ĝi grupigis ok komunumojn kaj havis la nomon Britz-Chorin, sed kiam fine de 2008 malfondiĝis la komunumaro Oderberg, aldoniĝis kvar pliaj komunumoj kaj ekestis la nuna nomo. Post 1992 la sume 12 komunumoj estis plurŝtupe rearanĝitaj, tiel ke nun estas 8 membraj komunumoj. Fine de decembro 2022 ĝi havis 10 001 loĝantojn. La administra centro de la komunumaro situas en la urbo Britz.
Membraj komunumoj
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]
- Britz * (2105)
- Chorin (2342)
- Hohenfinow (522)
- Liepe (621)
- Lunow-Stolzenhagen (1155)
- Niederfinow (609)
- Oderberg, urbo (2143)
- Parsteinsee (504)
la komunumara teritorio (ruĝe) en la distrikto
la pitoreske "vilaĝeca" komunumocentro de Britz
Referencoj