Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Amonia dukromiato aŭ (NH4)2Cr2O7 estas neorganika salo de kromio, rezultanta el reakcio inter la dukromiata acido kun amoniako. En ĉi-kombinaĵo, samkiel e ĉiuj kromiatoj kaj dukromiatoj, kromio prezentas oksidiĝo-nombron egalvalora al +6, ordinata konata kiel heksavalenta kromio. Ĝi estas salo konsistante je amoniaj katjonoj kaj dukromiataj anjonoj.
Amonia dukromiato kelkfoje konatas kiel "Vezuvia Fajro", pro ĝia laboratoria apliko kiel malgrandskala vulkano. Tamen, ĉi-ekspozicioj fariĝis nepopularaj en lernejoj pro ĝia karcinomiga naturo. Ĝi plue uzatas en pirotekniko kaj antaŭe en fotografio.
Oksidigaj reakcioj
Amonia dukromiato uzatas en kemio kiel oksidanto de primaraj alkoholoj kaj tioloj en specialaj kondiĉoj. Samkiel la amonia perklorato, amonia dukromiato uzatas kiel propulsaĵo de raketoj. Ĝi perforte reakcias kun fortaj reduktantoj tiel kiel sulfuro aŭ fosforo. Ju pli forta estas la reduktagento, des pli perforta la reakcio.
Amonia dukromiato, en la ĉeesto de Mg(HSO4)2 kaj humida SiO2 povas funkcii kiel efika reakcianto por la kupliĝo de la tioloj sub solvaĵosenaj kondiĉoj. La reakcioj produktas bonan koncentriĝon sub relative mildaj medioj. La kombinaĵo same uzatas por oksidigo de alifataj alkoholoj al ĝiaj kunrespondaj aldehidoj kaj ketonoj en ZrCl4 en kondiĉoj solvaĵosenaj, kun relative alta produktado.
Kiam varmigita, amonia dukromiato malkomponiĝas estigante nitrogenon, kromian (III) oksidon kaj akvon. Tiu reakcio estas konata kiel "vulkano de amonia dukromiato".
En akva solvaĵo, amonia dukromiato hidroliziĝas estigante katjonojn kaj anjonojn.
Se sulfida acido trapasas acidan solvaĵon kun sulfata acido, la solvaĵo oranĝokolora fariĝas verda kaj samtempe la likvaĵo iĝas malklara pro liberigo de sulfuro:
Amonia dukromiato reakcias kun diluitaj acidoj estigante salojn de la respektiva acido, ekzemple:
Kiam "amonia tiocianato" en polvo fandiĝas kaj miksiĝas kun amonia dukromiato, perforta reakcio okazas kun liberigo de amoniako, kaj la rezultanta estiĝo formiĝas je ruĝaj plakoj, konata kiel salo de Reineck, laŭ la ekvacio:
Kiam sulfura duoksido trapasas koncentritan solvaĵon de amonia dukromiato, enhavante sufiĉan kvanton da sulfata acido, kvantoj egalmolaj da amonia sulfato kaj kromiata sulfato estiĝas, laŭ la ekvacio:
Science of Synthesis: Houben-Weyl Methods of Molecular Transformations Vol ..., Teodor Silviu Balaban, Daniel Bellus, Dominique Cahard, Jean-Marc Campagne, Isabelle Chataigner, Thierry Constantieŭ, Janine Cossy, Didier Desmaele, Bruno Figadere, Xavier Franck, Anne Harrison-Marchand, Yannick Landais, Jacques Maddaluno, Stephen Philip Marsden, Carmen Najera Domingo, Adam Nelson, Jean-Luc Parrain, Jean-Christophe Plaquevent, Jean Rodriguez, Jacques Salaün, Yvan Six, Jean Suffert, Eric Jim Thomas, Jean-Marc Vincent, Pierre Vogel, Miguel Yus Astiz, Silvia von Angerer