Elizabeth Alice MacGraw (naskiĝis la 1an de aprilo 1939) estas usona aktorino kaj aktivulino. Ŝi altiris atenton pro sia rolo en la filmo Goodbye, Columbus (1969), pro kiu ŝi ricevis la Oran Globon por la plej promesplena novulino. Ŝi populariĝis pro sia rolo en la romantikadrama filmoLove Story (1970), pro kiu ŝi estis nomumita al Oskar-premio por la plej bona aktorinp kaj ricevis la Oran Globon por la plej bona aktorino de drama filmo.
Ŝi revenis al stelulado en la populara agadfilmo The Getaway (1972). Ŝi ludis ankaŭ la protagonistinon en Convoy (1978) kaj aperis en la amafera sporta drama filmo Players (1979), la komedio Just Tell Me What You Want (1980), kaj en la historia novel-bazita televida serieto The Winds of War (1983). En 1991, ŝi publikigis membiografion, nome Moving Pictures.
Biografio
Ŝi ekkarieris en la modaj gazetoj Harper's Bazaar kaj Vogue kaj en televidaj reklamaĵoj kiel manekeno.
Ŝi populariĝis pro sia rolo en la romantikadrama filmoLove Story (1970), pro kiu ŝi ricevis premiojn kaj laŭdojn kaj kiu iĝis ege sukcesa biletvenda furorfilmo.[1] ŝi poste stelulis kun Steve McQueen en The Getaway (1972), kiu same estis ege sukcesa biletvenda furorfilmo. En 1978 MacGraw reaperis en alia sukcesa biletvenda furorfilmo, nome Convoy (1978), kun Kris Kristofferson. Ŝi poste aperi en la filmoj Players (1979) kaj Just Tell Me What You Want (1980), reĝisorita de Sidney Lumet.