Ali Saleh KIBA aŭ Ali KIBA, ankaŭ konata kiel Alikiba, KingKiba aŭ King of Bongo Flava, (naskiĝis la 26-an de novembro 1986 en Daresalamo) estas tanzania kantisto kaj komponisto de la stilo konata kiel bongoflavo, same kiel dancisto, muzikproduktisto, aktoro kaj futbalisto.[1][2]
Kiel artisto, Ali Kiba akiris grandan sukceson kaj agnoskon. Ŝia albumo «Cinderella» rompis la rekordon kiel la plej vendita albumo en orientafrikaj landoj, inkluzive de Tanzanio, Kenjo, kaj Ugando. Ĉe la Tanzania Music Awards 2015 li gajnis ses premiojn. Post tri-jara silento, li liberigis la unuopaĵojn «Mwana» kaj «Ĉeka» kaj denove rompis rekordon metante unu el liaj kantoj kiel la plej elŝutita kanto de 2015 en mkito.com. Ali Kiba kunlaboris kun R. Kelly kaj diversaj afrikaj muzikistoj en la projekto One8.[1][2][3]
Iuj el liaj plej sukcesaj kantoj estas: «Mwana», «Aje», «Chekecha Cheketua», «Cinderella», «Nakshi Mrembo», «Usiniseme», «Dushelele», «Single Boy with Lady Jaydee», «Mapenzi», «Yana Run Dunia» kaj «Macmuga».[1]
Ali Kiba estas posedanto de la diskeldonejo Kings Music. Krome, la 20an de majo 2016, li subskribis interkonsenton kun Sony Music Entertainment kaj en 2017 li fariĝis la direktoro de Rockstar4000.[1][2][3]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 AliKiba Biography, Age, Wife, Albums, Songs, Awards And Net Worth – Busy Tape. Alirita: 22 majo 2020
- ↑ 2,0 2,1 2,2 AliKiba Biography; Wife, Age, Songs, Cars And Lifestyle Arkivigite je 2021-01-24 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita: 22 majo 2020
- ↑ 3,0 3,1 The Source |Alikiba Becomes the Second African Artist to Sign a Global Music Deal With Sony Music. Alirita: 22 majo 2020
Eksteraj ligiloj