Alexandra Furnea

memorkandeloj antaŭ la pordoj post la incendio je Clubul Colectiv, Bukareŝto (2015): ĉi katastrofon temigis Furnea en 2022

Alexandra FURNEA (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1988) estas rumana verkistino, ĵurnalistino kaj sociala aktivulino.

Ŝi frekventis la fakultaton pri literaturo de la altlernejo Petru Maior je Târgu Mureș kaj magistriĝis pri uson-anglaj studoj ĉe la Bukareŝta universitato. Inter 2011 kaj 2020 estis ŝi redaktoro de la muzikrevuo Maximum Rock Magazin.[1] Verkas ŝi poeziaĵojn, prozaĵojn kaj artikolojn pri subgrundaj medioj, ekz. je blogo sia.

Ŝi mem postvivis, serioze vundita, incendion en la nokta kaj muzika klubejo Clubul Colectiv en la rumana ĉefurbo, en oktobro 2015. Pri tio verkis ŝi furorlibron Jurnalul lui 66. Noaptea în care am ars.[2] Traduko germanlingva Das Tagebuch der 66 prezentiĝis en la 19.10.2024 ĉe la Frankfurta librofoiro fare de la tradukisto Peter Groth mem. Doru Căstăian, profesoro bukareŝta, rimarkis ke ĝis tiam li literature ne renkontis iun pli konvinkan priskribon de fizika kaj morala inferoj. Kaj ke temas eĉ pri historia dokumento legota de ĉiuj rumanoj, samkvalita al verkoj de Jevgenija GinzburgPrimo Levi.[3]

Tiu katastrofo provokis i.a. la abdikon de la kabineto de Victor Ponta en novembro 2015.[4]

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. ekz. "Cum să inveți ego-ul artistic să fie subversiv. Lecție de Andrei Hațegan/The Amsterdams" - ĉe: maximumrock.ro, 19.12.2014
  2. libroprezento ĉe la eldonejo Humanitas
  3. etprezento de la traduko germanlingven
  4. "Rumäniens Regierung tritt zurück" - ĉe: Der Spiegel, 4.11.2015
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.