Alexander Taghi TABARROK (naskita 1966 en Irano) estas kanada ekonomikisto loĝanta en Usono. Kun
Tyler Cowen, li verkas la ekonomikan blogon Marginal Revolution. Li doktoriĝis ĉe George Mason University en Virginio 1994, ĉe kiu li nun estas profesoro.