Alberto la 3-a de Bavario aŭ Alberto la 3-a la Piulo (1401-1460) estis Duko de Bavario-Munkeno inter 1438 kaj 1460, filo de Ernesto, Duko de Bavario (1373-1438) kaj Elisabetta Visconti (1374-1432), filino de Bernabò Visconti (1323-1385). Li apartenis al la Domo de la Vitelsbaĥoj, dinastio fondita en la 11-a jarcento kiu havis tri el sia membroj kiel imperiestroj kaj reĝoj de la Sankta Romia Imperio.
Vivo
Albert unue fianĉiĝis en 1429 al Elizabeta de Württemberg (1412-1476), filino de Eberhardo la 3-a, Grafo de Württemberg (1364-1417), sed ŝi forkuris kaj edziniĝis kun Grafo Johano la 4-a de Werdenberg (1416-1460)[1], kiu estis paĝio ĉe la kortego de ŝia patro.
En 1432, dum Alberto estis administranto nome de sia patro Ernesto, Duko de Bavario-Munkeno en la antaŭa duklando de Bavario-Straubing, li sekrete edziĝis kun Agnes Bernauer, servistino el Aŭgsburgo. Lia patro estis kontraŭ tiu geedziĝo. En 1435, kiam Agnes vivis en Straubing, duko Ernesto ordonis ke ŝi estu murdita.
Ŝi estis akuzita je sorĉado, ĵetita en la Danubon kaj dronita dum Alberto estis for ĉasanta. Post la morto de sia unua edzino, Alberto restis kun Ludoviko la 7-a, Duko de Bavario-Ingolstadt (1368-1447) ĉe Ingolstadt, sed li repaciĝis kun sia patro novembre de tiu jaro (1435).
Post repaciĝo kun sia patro, Alberto edziĝis kun princino Anna de Brunsvigo-Grubenhagen-Einbeck kiel sia dua edzino kaj havis dek infanojn kun ŝi.
En 1438, Alberto sukcedis sian patron kiel duko de Bavario-Munkeno. Ĉirkaŭ 1438-39, li konstruis Blutenburgan Kastelon inter du brakoj de la Rivero Würm en ĉaskabanon. La kastelo poste estis etendita fare de lia tria filo Sigismondo el Bavario (1439-1501). En 1440, Alberto rifuzis la ofertitan bohemian kronon.
En 1442, li forpelis la judojn el ĉiuj Supraj Bavariaj teritorioj. Nur post 250 jarojn al la juda setlejo estis permesita reveni al la loko. En 1444 kaj 1445, li iniciatis du kampanjojn kontraŭ la Rabistaj baronoj. Post la formorto de la dukoj de Bavario-Ingolstadt, Alberto liberigis tiun duklandon al la kuzo de sia patro Henriko la 16-a (1386-1450) de Bavario-Landshut en 1447.
En 1455, Albert fondis la benediktanan monaĥejon en Andechs. Li mortis en Munkeno en 1460 kaj estis entombigita en Andechs.
Referencoj