Akvofalo de Hlboké (slovake Hlbocký vodopád) estas akvofalo en Slovakio en montaro Súľovské skaly parto de montaroj Strážovské vrchy.
Loko
Ĝi troviĝas en alteco proksimume 1 km de vilaĝo Hlboké nad Váhom en distrikto Bytča 500 m s.m.
Priskribo
La akvofalo kun larĝeco de 1m entranĉas en la roka bazo (kreita per kungluaĵo de ŝtonoj) kaj kreas malgrandan ravinon kun kaskadoj kaj malgrandaj rokaj kalderetoj. Ĝia alteco estas 14 m.
Alveno
Sur verde markita turista piedvojo je la traceo Hlboké nad Váhom – Roháč - Čiakov.
Vidu ankaŭ