Adolf EBNER (nask. la 17-an de januaro1875 en Kenigsbergo (Königsberg) ) estis germana kuracisto pri kirurgio kaj ginekologio kaj esperantisto.
Ebner fariĝis esperantisto en 1897 per okaza legado de verketo de Trompeter pri Esperanto. Li fondis grupon en Kenigsbergo. En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1].