Adlai Ewing STEVENSON junior estis usona politikisto. Lia partio estis la Demokrata Partio. En 1952 kaj 1956 li kunkonkuris pri la usona prezidanta elekto, sed ambaŭfoje li malvenkis: la prezidanto de Usono fine iĝis kaj restis Dwight D. Eisenhower.
Li estis nepo de Adlai Ewing Stevenson senior, iama vicprezidanto de Usono sub Grover Cleveland.