La aŭstra teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo havis 60 sportistojn. Ili partoprenis en 8 fakoj. Flagtenanto de la aŭstra teamo estis Toni Sailer. La sportistoj atingis 4 orajn, 3 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 2-an rangon.
Kunordigis la teamon la Aŭstra Olimpika Komitato.