84011 Jean-Claude
84011 Jean-Claude estas malgranda malhela asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 23-an de julio 2002 de la germana astronomo Sebastian F. Hönig sur fotografioj faritaj en la kadro de la kampanjo NEAT elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono). OrbitoĜi estas ano de la Hilda grupo, tie estas en orbita resonanco 2:3 kun Jupitero. Ĝia discentra orbito iom interne proksimiĝas tiun de Jupitero, ĝia jupitera MOID estas 0,529083 astronomia unuo, tie estas 79,150 milionoj da km ; pro tio ĝi estas rigardita kiel jupiterrenkonta asteroido. Tamen, ĝia orbita resonanco 3:2 kun Jupitero tenas ĝin malproksima de tiu planedo : plej malgranda distanco kun Jupitero estis 1,874 AU, tie estas 280,382 milionoj da km. NomoĜia nomo honoras la francan pasian amatoran astronomon Jean-Claude George Pelle, kiu funkciigas observatorion en Tahitio, Franca Polinezio. Inter liaj ĉefaj interesoj estas la observo de kaŝadoj far de asteroidoj kaj la serĉo de supernovaoj. Eksteraj ligiloj
Information related to 84011 Jean-Claude |