Baptistina havas la diametron de ĉirkaŭ 21 km kaj apartenas al la karbon-kondritaj asteroidoj. Ĝi estas la ĉefa ano de la Baptistina familio al kiu ĝi donis sian nomon.
Kolizia teorio
Samvoje rivoluas pluraj malgrandaj objektoj kun la samaj proprecoj. Tio kondukis al teorio, ke Baptistina koliziis kun alia asteroido. Laŭ komputila simulado en Usono rezultis, ke plej verŝajne okazis la kolozio antaŭ ĉirkaŭ 160 milionoj da jaroj. Baptistina tiutempe estis 170 kilometrojn granda kaj koliziis kun 60-kilometrojn granda asteroido. Tiam estiĝis pli ol 100.000 romperoj kun grando pli ol 1 kilometro. Samtempe estiĝis ĉirkaŭ 300 eroj kun pli ol 10-kilometra diametro. Ĉ. 2 procentojn fortiris la gravita forto de Marso kaj Jupitero.
Ĝi devas respondeci plej verŝajne pro la meteora alfrapo antaŭ 65 milionoj da jaroj pro formorto de la dinosaŭroj. Ankaŭ la karakteriza kratero Tycho sur Luno (sude) kun probablo de 70 % estas ligita al tiu asteroido.
La asteroido kies alfrapo markus la transiron inter la Kretaceo kaj Terciaro, kaj estigus la amasformorton de la dinosaŭrojn estas foje tiel nomata "Alfrapilo K/T".
Literaturo
William F. Bottke et al.: „An asteroid breakup 160 Myr ago as the probable source of the K/T impactor“, in: Nature Bd. 449, Jg. 2007, S. 48-53. COI:10.1038/nature06070