2867 Šteins
asteroido
foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta
asteroido
Oficiala nomo
2867 Šteins
Aliaj nomoj
1969 VC ; 1954 QL; 1979 FJ4 ; 1980 VV1 ; 1980 WB
Nomita laŭ
Kārlis Šteins vd
Malkovro
Malkovrinto
Nikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro
4-a de novembro 1969
Loko de malkovro
Nauĉno (Ukrainio )
Unua superflugo
Rosetta 5-a de septembro 2008
Orbitaj ecoj
Asteroida familio
asteroida zono vd
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
353,628 Gm (2,364 AU ) 302,155 Gm (2,020 AU) 405,102 Gm (2,708 AU)
Discentreco
0,146
Meza anomaliangulo
252,132°
Klinangulo
9,943°
Periodo
1327,488 tagoj (3,634 jaroj )
Meza cirkulrapido
19,37 km/s
Longitudo de suprenira nodo
55,487°
Argum. de periapsido
250,322°
Fizikaj ecoj
Dimensioj Diametro
6,67 x 5,81 x 4,47 km5,16 km vd
Rotacia periodo
0,2520 tago (6,049 horoj )
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo
0,45 ± 0,1[ 1]
Observaj ecoj
Spektroklaso
E
Absoluta magnitudo
12,9
2867 Šteins estas malgranda, tre hela asteroido de la asteroida zono .
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 4-an de novembro 1969 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ Nauĉno en Ukrainio .
Nomo
Ĝia nomo honoras la latvan sovetan astronomon Kārlis Šteins (1911 –1983 ).
Ecoj
Studo farita elde la Eŭropa suda observatorio en 2006 montris ke 2867 Šteins estas unu el la maloftaj E-tipaj asteroidoj . Nur 21 asteroidoj de tia tipo estis konataj en 2008[ 2] .
La 5-a de septembro 2008 , la kosmosondilo Rosetta preterflugis la asteroidon je distanco de ĉirkaŭ 800 km kun relativa rapideco de 8,6 km/s, la unuaj fotoj montris ke la asteroido havas formon de tranĉita diamanto de diametro ĉirkaŭ 4,6 km, kun granda alfrapa kratero de 1,5 km en la "supra" parto kaj "ĉeno" da malgrandaj krateroj vicigita laŭ meridiano .[ 3]
23 el la krateroj de 2867 Šteins ricevis nomojn de gemoj .[ 4]
Nenia satelito estis observita.
2867 Šteins estas la 10-a asteroido alproksimigita de kosmosondilo.
Notoj kaj referencoj
↑ First albedo determination of 2867 Steins, target of the Rosetta mission - Unua kalkulo de la albedo de 2867 Šteins, celo de la misio Rosetta (S. Fornasier, I. Belskaya, M. Fulchignoni, M. A. Barucci, C. Barbieri) (angle )
↑ Visible and near infrared spectroscopic investigation of E-type asteroids, including 2867 Steins, a target of the Rosetta mission - Studo en videbla kaj proksim-infraruĝa spektroskopio de E-tipaj asteroidoj, en kiuj 2867 Šteins, celo de la misio Rosetta (S. Fornasier, A. Migliorini, E. Dotto and M.A. Barucci, Icarus Volume 196, n° 1, Julio 2008, Paĝoj 119-134) (angle )
↑ Preterflugo de Šteins farde Roseta; el la Laboratoire d'Astrophysique de Marseille Arkivigite je 2021-12-23 per la retarkivo Wayback Machine (france )
↑ STEINS: Rezulto de serĉo, el Gazetteer of Planetary Nomenclature de IAU (angle )
Eksteraj ligiloj