La 170-aj jaroj a.K., do la 170-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:
Eventoj
Oni tradukis la libron de Ester el la hebrea al la greka lingvo.
Fraato la 1-a (parte 𐭐𐭓𐭇𐭕, Frahāt) iĝis reĝo de Partio. Krome en Egiptio de la Ptolemea dinastio, la reganto Ptolomeo la 6-a (greke Πτολεμαῖος Φιλομήτωρ, Ptolemaĩos Filomḗtōr) iĝis nura faraono de Egiptio, post kiam lia patrino Kleopatro la 1-a mortis, kun kiu li la antaŭajn kvar jarojn dividis la regadon.
Antioko la 4-a iĝis imperiestro de Seleŭkio.
Mitridato la 1-a (parte, 𐭌𐭄𐭓𐭃𐭕 Mihrdāt) iĝis imperiestro de Partio, post kiam lia frato Fraato la 1-a en juna aĝo mortis.