130-aj jaroj a.K.

190-aj jaroj a.K.180-aj jaroj a.K.170-aj jaroj a.K.160-aj jaroj a.K.150-aj jaroj a.K.140-aj jaroj a.K.130-aj jaroj a.K.120-aj jaroj a.K.110-aj jaroj a.K.100-aj jaroj a.K.

La 130-aj jaroj a.K., do la 130-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:

Eventoj

  • Romioj alvenis al Sintra, Portugalio.
  • Romia legio gvide de Decimo Junio Bruto, estro de Hispania Ulterior, igis grandan militan kampanjon al la tuta nuna portugala teritorio, kio estis, vere, la fino de la tria luzitana milito. Dum tiu kampanjo, Bruto muregis Olisipon (Lisbonon). Talabriga estis la sola urbo kiu forte rezistis al la Bruta kampanjo.
  • Fraato la 2-a (parte 𐭐𐭓𐭇𐭕, Frahāt) iĝis imperiestro de Partio.
  • Aristonicus de Pergamono gvidas ribelon kontraŭ Romo, kaj la romia konsulo Publius Licinius Crassus Mucianius estas mortigita en la batalado. La ribelo sukcese daŭros du jarojn, sed tiam, en -129, Pergamono estos finkonkerita per la romia armeo kaj Aristonicus estos mortigata.
  • La romia cenzuristo Quintus Caecilius Metellus Macedonicus provas forigi la tribunon Gaius Atinius Labeo Macerio de la Romia senato, la kolera Atinius trenas lin por esti ĵetita de la Tarpeja roko, parto de la Kapitola monto, kaj Metellus estas nur savita per la interveno de aliaj senatanoj.
  • La tribuno Gaius Papirius Carbo en Romo pasas iniciaton permesantan la uzon de sekretaj balotoj en leĝdonaj asembleoj.
  • Por la unua fojo en romia historio, ambaŭ cenzuristoj estas plebaj (Metellus kaj Quintus Pompeius).
  • Unua Acta Diurna aperas en Romo ĉirkaŭ tiu tempo.
  • La romia konsulo Marcus Perperna venkas sian malamikon Aristonicus de Pergamono en batalo, sieĝas lin ĉe la greka setlejo Stratonikeia en Malgrandazio (en antikva greka Στρατoνικεια aŭ Στρατoνικη, antaŭe hitite 𒀜𒊑𒅀, Atrija, latine poste Stratonicea), sed fine mem mortas ĉe Pergamono.
  • Romia censo aranĝita fare de Quintus Pompeius kaj Quintus Caecilius Metellus Macedonicus.