160-aj jaroj a.K.

190-aj jaroj a.K.180-aj jaroj a.K.170-aj jaroj a.K.160-aj jaroj a.K.150-aj jaroj a.K.140-aj jaroj a.K.130-aj jaroj a.K.120-aj jaroj a.K.110-aj jaroj a.K.100-aj jaroj a.K.

La 160-aj jaroj a.K., do la 160-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:

Eventoj

la junaĝa Kvinto Ennio en fresko de Rafaelo

La 8-an de oktobro en Romo mortis Kvinto Ennio (latine Quintus Ennius), roma poeto, dramisto kaj verkisto, kiu estas estimige lokigita inter la patroj de la latina literaturo.

Aristarko de Samotrako iĝis estro de la Biblioteko de Aleksandrio, dum en la sama urbo Hiparko kreis astrolabon. Mortis Artaŝes la 1-a, armene Արտաշես Առաջին, la fondinto de la Artaksia Dinastio kaj la unua reĝo de antikva Armenio - lin sekvas Artavasdo la 1-a. Same mortis Jehuda la Makabeo (aŭ Judaso Makabeo, hebree יהודה המכבי, Jehudah ha-Makabi), juda pastro (koheno), kiu gvidis la makabean ribelon kontraŭ la seleŭkia imperio ekde 167 a.n.e..