La Portlanda Ŝtata Universitato (angle Portland State University, akronime PSU) estas publika universitato en Portlando, Oregono, Usono. Kun 23,117 aliĝintaj studentoj, ĝi estas la plej granda universitato en Oregono [1] kaj la ununura universitato en la ŝtato situanta ene de la grandurbo. Fondita en 1946 , la universitato estas parto de la Oregona Universitata Sistemo.
Organizo
Kiel estas ofta en usonaj universitatoj, la fakultatoj nomiĝas lernejoj aŭ altlernejoj (kolegioj):
- Kolegio de Liberala Arto kaj Sciencoj
- Kolegio de Urbaj kaj Publikaj Aferoj
- Diplomiĝinta Lernejo de Edukado
- Maseeh Kolegio de Inĝenieristiko kaj Komputado
- Lernejo de Komerca Administrado
- Lernejo de Plilongigitaj Studoj
- Lernejo de Belaj kaj Prezentartoj
- Lernejo de Socia Laboro
En la universitato, gradoj povas esti akiritaj en 226 malsamaj fakoj. La minimuma instrukotizo estas $ 7,264 por bakalaŭraj studoj kaj $ 15,558 por bakalaŭraj studoj jare [2].
Referencoj
Eksteraj ligiloj