Ŝĉjokino (ruseЩёкино) estas urbo en Tula provinco de Rusio, sude de Tula. Ŝĉjokino estas centro de Ŝĉjokina administra distrikto.
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°00' norde, longitudo 37°31' oriente. Kodo de OKATO de la urbo estas 70432000. La interurba telefona kodo estas 48751, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en 2013). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.
Historio kaj ekonomio
La urbo estis fondita en 1870 kiel loĝloko apud la unua lignita minejo. Post 1917 estis malfermitaj ankoraŭ kelkaj minejoj kaj uzinoj. En 1938 ĝi akceptis statuson de urbo nomiĝinte je nomo de la proksime situinta vilaĝo Ŝĉjokino (devene de la familinomo Ŝĉjokin)[1].