La Ĥorasana tritiko (Triticum turgidum subsp. Turanicum, aŭ Triticum turanicum) estas subspeco (aŭ speco por iuj fakuloj) de unukotiledonajplantoj de la familio de la Poaceae, sub-familio de la Pooideae, devena de la regiono de Ĥorasano (nord-oriento de Irano), de kie devenas la nomon. Ĝi estas ankaŭ nomita sub la komerca nomo de Kamut.
Tiu cerealo apartenas al sama botanika ĝenro (Triticum) de la tritiko kaj estas en la grupo de la « malnovaj grajnoj » de cerealoj kiuj malmulte evoluis de dum la miljaroj.
Laŭ genetikaj studoj la ĥorasana tritiko estus eble natura hibrido de malmola tritiko (Triticum turgidum L. Subsp. Durum kaj de tritiko de Pollando (Triticum turgidum L. Subsp. Polonicum (L.) Thell.)
Priskribo
Triticum turgidum estas speco de tritiko kun spiko tri fojoj pli dikaj ol tiu de la malmola tritiko. Ĉiu spiko estas formita de dikaj longaj grajnoj kaj neregulaj.
Historio
La preciza deveno de la ĥorasana tritiko estas nekonata. Priskribita de John Percival en 1921, tiu malnova grajno eble devenas de la fekunda duonluno kaj prenis ĝian nomon de la historia provinco de Ĥorasano kiu estas granda parto de la nord-oriento de Irano.
En Egiptio, laŭlonge de Nilo, la konstruado de la Aswan-digo en 1902 iom post iom kontribuis al la malapero de malnovaj, malpli produktivaj tritikoj. Antikvaj tritikoj preskaù malaperis.
La Ĥorasana tritiko estis reenkondukita en la modernaj tempoj danke al usona aviadisto, Earl Dedman, kiu sendis en 1949 kelkaj grajnoj de tritiko de Egiptio al lia patro en Montana (Usono), kiu multobligis ilin. Laŭ legendo, tiuj grajnoj devenus de la tombo de egipta faraono, de kie la usona kromnomo King Silentis's Wheat (tritiko de la reĝo Toutânkhamon). Oni ne scias kiam kaj kiel la Ĥorasana tritiko estis enkondukita en Egiptio. Laŭ alia legendo, Noé estus kunpreninta tiun grajnon en lia Arkeo, pro tio ankaù la kromnomon de « tritiko de la profeto ». Aliaj legendoj supozas ke ĝi estis enkondukita en Egiptio per la armeoj de invadintoj. Fine, en Turkio, ĝi estas kromnomita « dento de kamelo » ĉar ĝi similas al dento de kamelo.
La ĥorasana tritiko estis probable kultivita etskale en Malgranda Azio, en centra Azio kaj en Nord-Afriko. Tamen, ne estis komerca produktado ĝis antaŭ nelonge. Ĉe la alveno de la grajno en Usono en 1949, ĝi ne kaŭzis grandan intereson . En 1977, Mack kaj Bob Quinn, du kultivistoj de Montana, decidis kultivi tiun malnovan grajnon. En 1990, la speco estis oficiale rekonita de la departemento de la Agrikulturo de Usono (USDA) sub la nomo de 'QK-77', dum la fratoj Quinn enskribis ilin sub la marko « Kamut ».
Nutraj posedaĵoj
La ĥorasana tritiko alportas pli aŭ malpli 360 kaloriojn por 100 g . Ĝi enhavas de 20 al 40 % pli da proteinoj ol la tenera tritiko, same pli granda proporcio de aminoacidoj kaj de nesaturitaj grasacidoj. Ĝi estas same riĉa en seleno. Por 100 g, de tiu tritiko provizas 39 % de la ANC en zinko kaj 38 % de la ANC en magnezio. Fine, ĝia enhavo en glucidoj, lipidoj kaj kalio asignas al li interesan nutran valoron.
Kiel la hordeo, la sekalo kaj de aliaj varioj de malnova tritiko kiel la spelto, la ĥorasana tritiko enhavas glutenon.
Uzo
La uzo de la ĥorasana tritiko estas sama al normala tritiko.
La pano de ĥorosana tritiko estas aprezita por la denso de ĝia panero kaj ĝia gusto. La gusto elvokas tiun de butero de avelo, aŭ de pano de spicoj, milda kaj tre leĝere sukerita.
Marko deponita Kamut
La tritiko Kamut estas ĥorasana tritiko, kultivita laù reguloj de la firmao KAMUT INTERNACIA ekde 1990.