Éva Gábor devenis el judafamilio. Ŝia kariero etendiĝis jam en Usono, ĉar ŝi rifuĝis el Hungario al Usono dum la 2-a mondmilito pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ŝia unua filmrolo estis laŭ kontrakto Paramount Pictures. En 1953 ŝi ricevis propran televidan intervjuspektaklon (The Eva Gabor Show), kiu kuris por unu sezono (1953-54). Baldaŭ ŝi estis konata en televizia serio Green Acres (1965–1971), fine ŝi havis ankaŭ ĉefrolojn. Ŝi ofte estis aŭdebla en Disney filmoj. Ekde 1972 ŝi okupiĝis ankaŭ pri modo. Eva Gabor estis geedzita kvin fojojn, tamen ŝi neniam naskis.
Elektitaj kinaj filmaj roloj
Forced Landing (1941) - Johanna Van Deuren
The Mad Magician (1954) - Claire Ormond
Youngblood Hawke (1964) - Fannie Prince
The Rescuers (1977) - Miss Bianca (nur voĉe)
The Rescuers Down Under (1990) - Miss Bianca (nur voĉe)