La agado de la libro okazis en la jaro 1600 en Japanio kaj temis pri la potenca leviĝo de daimioToranaga (bazita sur reala persono, Tokugawa Ieyasu), kiel ĝin vidis anglia ŝipisto John Blackthorne (kreita laŭ William Adams).
Intrigo
John Blackthorne (kromnomota Anĵin, "Piloto") vrakis per nederlanda komercoŝipo Erasmo ĉe la bordo de Japanio. Tio okazis en la periodo, kiam eksa unuigistoj-diktatoroj Goroda kaj Nakamura estis ambaŭ jam mortintaj, kaj pluraj daimioj interbatalis je la regado. Anĵin iĝis servanto de Toranaga, daimio de Kanto, regiono de nuntaga Tokio. Interalie li konatiĝis kun virino Mariko, kiu adeptigadis Anĵinon en la japanan kulturon. Ŝi estis unu el la tiamaj malmultaj kristanoj en Japanio.
Spite la malamikaj kondiĉoj akiris Anĵin fine komprenon kaj respekton, li eĉ iĝis la unua eksterlanda samurajo.