Ödön Barla-Szabó

Ödön Barla-Szabó
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1919 (1919-03-27)
en Gyula
Morto 4-an de septembro 1991 (1991-09-04) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ödön Barla-Szabó [sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barla-Szabó Ödön, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia egalvalora familia nomvarianto estis Barla Szabó. Lia edzino estis Magda K. Nagy sub nomo Ödönné Barla-Szabó.


Ödön Barla-Szabó[1][2] naskiĝis la  27-an de marto 1919 (nun 1919-03-27) en Gyula, li mortis la 4-an de septembro 1991 en Budapeŝto.

Biografio

Ödön Barla-Szabó maturiĝis en kalvinana gimnazio en Kisújszállás en 1936, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1941. Post la diplomo li instruis jaron en la kalvinana kolegio, poste li estis forigita pro kontakto de komunisma organizaĵo. Li estis soldato, respektive militkaptito inter 1942-1945. Hejmenveninta li tuj aliĝis al la komunistoj kaj ricevis plurajn partiajn aŭ pedagogiajn postenojn. Li finis duonjaran kurson pri komunismo en 1946, krome li akiris plian pedagogian diplomon en instituto "Lenin" en 1956. Inter 1959–1974 li estis docento, inter 1974–1989 profesoro en Ekonomia Universitato Károly Marx. Intertempe li kandidatiĝis en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Plej ofte li okupiĝis pri la kolĥoziĝo kaj agraraj temoj. Lia edzino naskis 2 filojn en 1949, li vidviĝis en 1982. Li ricevis premiojn inter 1948-1984.

Elektitaj kontribuoj

  • Mit tett az MKP a parasztságért? (1945)
  • Politikai helyzet az egyetemeken. (1958)
  • A munka szerinti elosztás formáinak fejlődése és néhány elméleti kérdése. (disertaĵo, 1962)
  • A távlati tervezés metodológiájának összefüggései a szocializmus építésének programjával a ’20-as években a Szovjetunióban. (1968)
  • A szocializmus politikai gazdaságtana. (lernolibro, kunaŭtoro, 1973; 3-a eldono: 1979 kaj reeldonoj)
  • A gazdaság, politika és erkölcs viszonyára vonatkozó lenini felfogás néhány időszerű aspektusa. (1983)
  • Adalékok a magyarországi megújulási próbálkozásokhoz. 1954–1956. (1991)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.