Étienne-Gabriel Morelly (franca prononco mɔʁɛli; 1717, Vitry-le-François – 1778) estis franca utopiisma pensulo kaj romanisto. Krom esti "obskura impost-funkciulo",[1] Morelly verkis du librojn pri edukado kaj kritiko de Montesquieu. Tamen, li estas plej bone konata kiel aŭtoro de The Code of Nature, publikigita anonime en Francio en 1755. Tiu libro akre kritikis la socion tiutempan kaj proponis konstitucion intencitan al konduko al egalisma societo sen posedrajto, geedziĝo, eklezio aŭ polico.[2]
Verkoj
Essai sur l'esprit humain, 1743
Essai sur le coeur humain, 1745
Le Prince, les délices des coeurs, ou traité des qualités d'un grand roi et système d'un sage gouvernement [La Princo, la koraj plezuroj, aŭ, Teaktaĵo pri kvalitoj de granda reĝo kaj sistemo de saĝa regado], 1751
Code de la nature, ou de véritable esprit de ses lois, 1755
Notoj
↑Michael Sonenscher, Sans-Culottes: An Eighteenth-Century Emblem in the French Revolution, Princeton University Press, 2008, p.229
↑The Cambridge History of Eighteenth-Century Political Thought, eld. Mark Goldie kaj Robert Wokler, Cambridge University Press, 2006, p. 762