La familio Preszler translokiĝis al Szentendre en 1969. Ágnes Preszler akiris ekonomian diplomon en Financa Altlernejo en 1988. Post siaj studoj ŝi laboris ekzemple en Hungara Televizio. Post 2 jaroj ŝi edziniĝis kaj vivis plu en Veroli. Ŝi iĝis ĵurnalisto, en 2003 ŝi komencis tradukadi kaj krei komputilajn desegnaĵojn, poste konvenciajn pentraĵojn. Ekde 2010 ŝi nur pentradas. Ŝi ricevis ĵurnalistan premion en 2005.