Ádám Szentpétery [sentpEteri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentpétery Ádám estas slovakapentristo, restaŭristo, altlerneja instruisto kun hungara deveno.
Ádám Szentpétery apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li abiturientis en arta mezlernejo en Košice en 1975, poste li akiris diplomon en Akademio de Belartoj en Bratislavo en 1982. Post la diplomo li instruas en pluraj lernejoj. En la studjaro 1990 li instruis en la industriarta mezlernejo en Košice, poste en la sama urbo, sed jam en universitato. En 2004 li atingis la rangon docento, en la sekva jaro li estis nomumita katedrestro. Nuntempe Szentpétery vivas kaj laboras en Rožňava kaj Košice. En liaj pentraĵoj estas geometriaĵoj, ekde 1993 li emfazis la simetrion. Li ricevis premiojn inter 1982-2007, la lasta estis grava hungara premio.