Ábrahám Szathmári Paksi [satmAri pakŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmári Paksi Ábrahám estis hungara pastro, kalvinana episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis szatmári. Lia filo József Szathmári Paksi estis same kalvinana episkopo.
Ábrahám Szathmári Paksi [1] naskiĝis en 1725 en Transilvanio en Marosvásárhely (nuntempa Târgu Mureș en Rumanio). Li mortis la 6-an de marto 1797.
Biografio
Ábrahám Szathmári Paksi frekventis lernejon komence en sia naskiĝurbo, poste en Sárospatak, Franeker, Utrecht. Hejmenveninta en 1754 li estis pastro en Tokaj, Sajókazinc kaj Mezőkeresztes. Baldaŭe li estis eklezia notario. Li estis elektita episkopo en 1792.
Elektitaj publikaĵoj
- ’’Halotti tanitás Vag Judit özv. Vass Dánielné felett’’ (1772)
- ’’A nagy Fréderiknek Elisiumát előadó könyvnek tetemesebb mételyei…’’ (1789)
- ’’A mennyei haza felé utazó hiveknek bujdosó énekei’’ (1794)
Fontoj