Zoltán Gáthy antaŭ ol diplomiĝi finbatalis la 1-an mondmiliton, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1919. Post siaj studoj li faris nur porokazajn laborojn. En 1923 li ricevis arkitekturan taskon en Dorog (tiam minista vilaĝo), poste restis tie ĝis 1941. En tiu periodo li projektis pli ol 200 konstruaĵojn en la vilaĝo aŭ en la najbareco. Dum la socialismo li projektis ĉefe industriajn konstruaĵojn.