Zoltán Bors

Zoltán Bors
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1927 (1927-03-22)
en Petőháza
Morto januaro de 2004
en Szombathely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kontisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Bors [borŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bors Zoltán, estis hungara librotenisto, ekonomikisto, partilaboristo.

Zoltán Bors[1] naskiĝis la  22-an de marto 1927 (nun 1927-03-22) en Petőháza, li mortis en januaro de 2004 en Szombathely.

Biografio

Zoltán Bors maturiĝis en mezlernejo en Sopron, ekde 1946 li estis statistikisto en sukerproduktejo en sia naskiĝvilaĝo. Ekde 1951 li estis librotenisto, ekde 1957 ĉeflibrotenisto, inter 1964-1974 li gvidis la tutan sukerproduktejon. Tiun impetan karieron helpis aliĝo al la komunistoj en 1948. Intertempe li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1965, post 4 jaroj li doktoriĝis. Li estis partilaboristo ekde 1974 ĝis fino de la socialismo (1990) en Vas (Hungario). En la 1980-aj jaroj li kampanjis por savi la kastelojn en Vas. Li edziĝis en 1953, post 2 jaroj filo naskiĝis. Li ricevis premiojn en 1994 kaj 2004 (la lastan jam postmorte).

Elektitaj kontribuoj

  • Vas megye építőipara. (1978)
  • Vas megyei falvak és városok. (1986)
  • Vas megye településszerkezetéről. (1988)
  • Tények az osztrák–magyar határterületi együttműködésről. (1990)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.