Tie estas kelkaj arkeologiaj lokoj. Sur la pinto estis prahistoria remparburgo, kiu en la 9-a jarcento plej verŝajne estis uzata ankaŭ kiel fortikaĵo de slavoj. Sudokcidente de la pinto jam en la 11-a jarcento aperis monaĥejo de benediktanoj, kies unua mencio devenas de la jaro 1111; tie estis la plej malnova lernejo en Slovakio. Monaĥejo rilatas al 9-a jarcento. Poste ĉe tiu loko aperis monaĥejo de kamalduloj. Sudoriente de la monto estis slava urbeto, 8-a jarcento. Kun la urbeto sur Zobor kaj sekvaj urbetoj en 9-a jarcento estis fundamento de apero de grandmoravia Nitro.