Zhenjiang (prononce Ĝenĝjiang, ĉine镇江市 / 鎮江市, Zhènjiāng shì) estas eksterdistrikta urbo en la sudokcidenta parto de la provinco Ĝjangsuo de la Popola Respubliko Ĉinio. La urbo situas ĉe la punkto kie la rivero Jangzio krucas la Grandan Kanalon. La administra regiono de la urbo havas areon de ĉirkaŭ 3 799 km² kaj fine de la jaro 2004 havis ĉirkaŭ 2 672 100 loĝantojn.
Ĝis la enkonduko de la latinliteriga sistemo Pinjino en la 1950-aj jaroj, la urbo ofte latinliteriĝis per la formoj Chinkeang, Chenkiang, Chinkiang aŭ Chinking. La lasta formo ankaŭ uziĝis en esperantlingvaj tekstoj, ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto el 1934.
Administra divido
La urba areo de Zhenjiang konsistas el tri urbodistriktoj kaj tri urbopartoj mem nomataj "urboj". Temas pri
urbodistrikto Jingkou (ĉine京口区, pron. Ĝingkoŭ), 316 km², 420 000 loĝantoj, urba centro kaj sidejo de la urba registaro;
urbodistrikto Runzhou (ĉine润州区, pron. Ĵunĝoŭ), 132 km², 240 000 loĝantoj;
urbodistrikto Dantu (ĉine丹徒区, pron. Dantu), 611 km², 360 000 loĝantoj;
urbo Yangzhong (ĉine扬中市, pron. Jangĝong), 332 km², 270 000 loĝantoj;
urbo Danyang (ĉine丹阳市, pron. Danjang), 1 023 km², 800 000 loĝantoj;
urbo Jurong (ĉine句容市, pron. Ĝuĵong), 1 385 km², 580 000 loĝantoj.
En la oriento de la urbodistriktos Jingkou ekde junio 1998 ekzistas ekonomia-teknika speciala evolua zono kun la nomo Zhenjiang Xinqu (ĉine镇江新区, "Zhenjiang nova distrikto"), kiu komune administratas pere de la provinca kaj urba registaro. La "nova distrikto" grandas proksimume 82 kvadratajn kilometrojn kaj havas pli-malpli 80 000 loĝantojn. Administre ĝi konsistas el du kvartaloj kaj kvar komunumegoj. Temas pri:
Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Zhenjiang estis la ĉefurbo de la provinco Ĝjangsuo. Tiam la provinca sidejo translokiĝis al la pli orienta urbo Nankino. Dum la dinastioj Ming kaj Qing la urbo estis grava komerca centro. Inter la turismaj vidindaĵoj de la urboj estas interalie la templo Jinshan (Ĝinŝan).
Ĉina kuirarto
La plej konata kulinara specialaĵo de la urbo estas la Zhenjiang-vinagro.
Pionira esperantisto en la urbo estis Naŭu Ĉanĝia Fu, kiu inter 1925 kaj 1932 starigis Esperanto-klubon en la urbo, ĝis li mortis en aĝo de nur 28 jaroj.